Albert Gleizes

Albert Gleizes
Foto de Pierre Choumoff, ĉ. 1920
Foto de Pierre Choumoff, ĉ. 1920
Persona informo
Albert Gleizes
Naskiĝo la  8-an de decembro 1881(nun 1881-12-08)
en Parizo  Francio
Morto la 23-an de junio 1953
en Avignon (Vaucluse)
Nacieco Franca
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Juliette Roche (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Léon Comerre (en) Traduki (parent's brother (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
verkisto
desegnisto
artoteoriisto
filozofo
gravuristo
ilustristo
artokritikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Vidigaj artoj, Kubismo, pentrado, teorio de arto kaj critique d'art (fr) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1900–1953 vd
Verkado
Verkoj Portrait de l’éditeur Eugène Figuière ❦
Harvest Threshing ❦
Les Baigneuses vd
Sukcesis kiel Pentristo
Artista celigo Kubismo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert Gleizes (naskiĝis la  8-an de decembro 1881(nun 1881-12-08) en Parizo, mortis la 23-an de junio 1953 en Avignon, Vaucluse), estis franca pentristo, desegnisto, gravuristo, filozofo kaj teoriisto, kiu estis unu el la fondintoj de Kubismo kaj influis la Skolon de Parizo.

Albert Gleizes kaj Jean Metzinger verkis la unuan gravan traktaĵon pri Kubismo, Du "Cubisme" (Pri "Kubismo"), en 1912. Gleizes estis fondinta membro de la Grupo de Puteaux/Ora Sekcio. Li ankaŭ estis membro de Der Sturm, kaj liaj multnombroj teoriaj skriboj estis origine la plej popularaj en Germanio, kie aparte en Bauhaus liaj ideoj estis pripense konsideritaj. Gleizes trapasis kvar kernajn jarojn en Novjorko, kaj ludis gravan rolon en la evoluo de Moderna Arto en Usono. Li estis membro de la "Societo de Sendependaj Artistoj", fondinto de Asocio Ernest Renan, unu el la fondintoj kaj partoprenantoj de Abatejo de Créteil[1]. Gleizes regule ekspoziciis ĉe Léonce Rosenberg en "Galerie de L'Effort Moderne" (Parizo). Li ankaŭ estis fondinto, organizanto kaj direktoro de Abstraktado-Kreado. De la 1920-aj al la 1930-aj jaroj li pasigis grandan parton de sia energio en verkado (ekzemple, La Peinture et ses lois (Parizo, 1923), Vers une conscience plastique, La Forme et l'histoire (Parizo, 1932) kaj Homocentrisme (Sablons , 1937)[2]. Estinte unu el la ĉefaj reprezentantoj de Kubismo en la salonoj (1911-1914), Gleizes konsideris sian tutan postan verkaron kiel logikan disvolviĝon de kubisma estetiko[3],[1],[2].

  1. 1,0 1,1 Daniel Robbins, 1964, Albert Gleizes 1881 - 1953, A Retrospective Exhibition, Published by The Solomon R. Guggenheim Foundation, New York, in collaboration with Musée National d'Art Moderne, Paris, Museum am Ostwall, Dortmund.
  2. 2,0 2,1 Museum of Modern Art, New York, MoMA, Albert Gleizes, Daniel Robbins, Grove Art Online, 2009 Oxford University Press
  3. Peter Brooke, Albert Gleizes, Chronology of his life, 1881–1953. Arkivita el la originalo je 2013-05-22. Alirita 2014-02-13.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy